Tradicia animacio

Ekzemplo de tradicia animacio, nome ĉevalo animaciita per rotoskopio (turnigo) laŭ la ekzemplo de fotoj de Eadweard Muybridge de la 19-a jarcento; po 12 kadroj por 1 sekundo estas la tipa rapido por limigita animacio.

Tradicia animacio (nomita ankaŭ ĉel-animacio aŭ man-farita animacio) estis la procezo uzata por plej animaciaj filmoj de la 20a jarcento.[1] La unuopaj bildoj de tradicia animacia filmo estas fotoj de desegnoj, unue desegnitaj sur papero.[2] Por krei la iluzion de movo, ĉiu desegno diferencas iomete el tiu antaŭa. La desegnoj de la animaciistoj estas markitaj aŭ fotokopiitaj al travideblaj acetataj folioj nomitaj cel,[3] kiuj estas plenitaj el pentraĵoj laŭ atribuitaj koloroj aŭ nuancoj ĉe la mala flanko al la liniaj desegnoj.[4] La kompletigitaj rolulaj celoj estas fotitaj unu post alia antaŭ pentrita fono fare de fonkamerao al filmo.[5]

La tradicia procezo de acetata animacio iĝis eksmoda komence de la 21a jarcento. Nuntempe, la desegnoj kaj fonoj de la animaciistoj estas ĉu skanitaj aŭ rekte desegnita en komputila sistemo.[6] Variaj softvaraj programoj estas uzataj por kolorigi la desegnojn kaj ŝajnigi la kamerajn movadon kaj efikojn.[7] La fina animaciita peco estas produktita al unu el kelkaj komunikilaj rimedoj, kiaj la tradicia filmo 35mm kaj pli novaj komunikilaj rimedoj kiaj la cifereca video.[8] La "aspekto" de la tradicia acetata animacio estas ankoraŭ konservata, kaj la laboro de la rolula animaciisto restis esence la sama dum ĉirkaŭ la pasintaj 70 jaroj.[9] Kelkaj animaciistaj produktoroj uzis la terminon "tradicifereca" (ludo kunmetante la vortojn "tradicia" kaj "cifereca") por priskribi la acetatan animacion kiu faras etendan uzadon de la komputilaj teknologioj.

  1. White 2006, p. 31.
  2. Beckerman 2003, p. 153.
  3. Thomas & Johnston 1981, pp. 277–279
  4. Laybourne 1998, p. 203
  5. White 2006, pp. 195–201.
  6. White 2006, p. 394.
  7. Culhane 1990, p. 296.
  8. Laybourne 1998, pp. 35–36, 52–53.
  9. Williams 2001, pp. 52–57.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search